Zanamiviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zanamivir'
Struktura formulo
speco de kemia ento
kemia kombinaĵo
Ĝeneralaĵoj
Nomo Zanamivir'
Kemia formulo C12H20N4O7
CAS-numero-kodo 139110-80-8 * 139110-80-8
PubChem-kodo 60855
ChemSpider-kodo

54842

Komercaj nomoj

Relenza

Karakterizaĵoj
Frostopunkto

256 °C

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Zanamiviro – en plej multaj lingvoj nomata Zanamivir – estas la unua evoluigita medikamento el la grupo de la neŭraminidaso-inhibiciiloj, kiuj taŭgas por terapiado de virusa gripo (influenco). Ĝi permesatas por terapiado de infanoj ekde la aĝo de unu jaro kaj de plenkreskuloj kun simptomoj tipaj por virusa gripo, kaj same taŭgu por prevento de malsaniĝo post ebla kontakto de infektito, en la sama homgrupo de infanoj ekde aĝo de unu jaro kaj plenkreskuloj. La substanco estas variaĵo el la grupo de salivacidoj.

La medikamento estis evoluigita de la firmao Biota en Aŭstralio kaj ekde la jaro 1999 produktatas kaj vendatas de la kemia konzerno GlaxoSmithKline sub la komerca nomo Relenza®. Ĝi en plej multaj landoj nur post dono de kuracista recepto aĉeteblas en apotekoj. En la kazoj de vasta gamo de gripaj malsanoj inkluzive de la tiel nomata birda gripo kaj de la gripa pandemio de 2009, ĝi malfortigas la simptomon, de aplikate ene de la unuaj 48 horoj de la malsano, sed ne sanigas. Kaŭzo estas, ke la substanco ja malhelpas la plimultiĝon de la virusoj en la korpo, sed ne malaktivigas aŭ mortigas la virusojn.

Apliko

Ĉar la medikamento nur je proksimume 2 procentaĵoj tra la intestaro eniras la homan korpon, necesas inhali ĝin en pulvora formo. En unua granda studaĵo de 1994/1995 pri grupo de junaj plenkreskuloj kun averaĝa aĝo de 30 jaroj, kiuj ricevis la medikamenton ene de 30 horoj post percepto de unuaj simptomoj de virusa gripo, la averaĝa daŭro de la febra fazo reduktiĝis de 6,8 al 5,2 tagoj kaj la daŭro ĝis malapero de la lastaj simptomoj reduktiĝis de 6,3 al 4,5 tagoj. Pli postaj studaĵoj konfirmis la tendencon, ke Zanamiviro helpas mallongigi la malsanon je virusaj gripoj, sed el medicina vidpunkto ne estas esence necesa.

En mondaj pandemioj kiel la tiel nomata birda gripo kaj de la gripa pandemio de 2009, la prisanaj instancoj de pluraj grandaj ŝtatoj tamen rekomendas la aplikon de ĝi kaj la simila, pli nova substanco Oseltamiviro, por preventi komplikajn kaj pli severajn evoluojn de la malsano en iuj pacientoj.

Nedezirataj kromefikoj

La plej oftajn nedeziratajn kromefikojn lige al la inhala apliko de la medikamento havis pacientoj kun forta astmo aŭ kun kronika pulma obstrukco, el kiuj iuj havis fortajn bronkajn spasmojn. Ne ekzistas sufiĉe multnombraj informoj pri la apliko de la substanco al pacientoj kun nur limigita rena, hepata kaj kora funkciadoj.

Vidu ankaŭ

Oseltamiviro

Rimantadino