GlaxoSmithKline

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GlaxoSmithKline
GlaxoSmithKline
publika kompanio vd
Dum 27-a de decembro 2000 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Glaxo Wellcome
Jura formo akcia kompanio laŭ brita juro
Fondita en 2000
Ĉefestro(j) Sir Philip Hampton • Jonathan Symonds vd
Sidejo Londono, Britio
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Sir Christopher Gent, Andrew Witty
Dungitoj 103 483 (fine de 2007)
Spezosumo 22 716 000 000 da britaj pundoj (2007)
Agokampo medikamentoj, vakcinaĵoj, higienaj produkjaĵoj
kuracilo
ISIN-kodo GB0009252882
filiaj kompanioj Stiefel Laboratories • GlaxoSmithKline • GlaxoSmithKline (Germany) • GlaxoSmithKline (Italy) • GlaxoSmithKline (Belgium) • GlaxoSmithKline (Croatia) • GlaxoSmithKline (Ireland) • GlaxoSmithKline (United States) • GlaxoSmithKline (Canada) • GlaxoSmithKline (Australia) • GlaxoSmithKline (Poland) • GlaxoSmithKline (Sri Lanka) • GlaxoSmithKline (Turkey) • GlaxoSmithKline vd
Posedataj kompanioj Sensodyne • Aquafresh • Nicorette • Eno vd
TTT www.gsk.com
vdr

La firmao GlaxoSmithKline (GSK) estas entrepreno pri medikamentoj, vakcinaĵoj, higienaj produktaĵoj kun ĉefa sidejo en Londono. Laŭ la stato de 2009 ĝi estas inter la kvin plej grandaj konzernoj pri medikamentoj tutmonde. La entrepreno havas pliajn produktejojn en pluraj landoj de Eŭropo, Norda Ameriko kaj Azio.

Produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Medikamentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

substanco - komercaj nomoj - uzo

  • Aciclovir - Zovirax - kremo kontraŭ lipa herpeto
  • Allopurinol - Zyloric - por prevento de podagro
  • Amoxicillin - Augmentin (UK), Amoxil - antibiotiko
  • Chlorhexidin - Chlorhexamed - likvaĵo por buŝa higieno
  • Fluticason/Salmeterol - Viani - kontraŭ astmo
  • Lamotrigin - Bipolam, Elmendos, Lamapol, Lamictal - kontraŭ epilepsio kaj depresio
konzerna centralo en Londono
  • Morfino - Kapanol - kontraŭdolorigilo
  • Naratriptan - Formigran - kontraŭ migreno
  • Nikotino - NiQuitin - preparaĵoj helpaj al ĉeso de fumado de nikotino
  • Paracetamol - Panadol - kontraŭdolorigilo
  • Paroxetin - Paxil (Usono), Seroxat (Eŭropo), Aropax (Aŭstralio) - kontraŭ depresio
  • Ranitidin - Cimetag, Pylorisin, Zantac - H2-receptora antagonisto kontraŭ ezofaga refluo
  • Rosiglitazon - Avandia / Avandamet - kontraŭ diabeto
  • Zanamiviro - Relenza - neŭraminidaso-inhibiciilo
  • Zidovudin - Retrovir, Retrovis - kontraŭ la pliseveriĝo de Aidoso

Vakcinaĵoj[redakti | redakti fonton]

La branĉo de la konzerno zorganta pri vakcinaĵoj nomiĝas GSK Biologicals (GSK Bio) kun ĉefa sidejo en Rixensart, Belgio. 30 el la kompaniaj vakcinaĵoj estas kontrolitaj kaj akceptitaj fare de la prisanaj agentejoj de grandaj ŝtatoj, kaj 20 pliaj troviĝas en esplora stato, sed ankaŭ iuj el la ŝtate akceptitaj vakcinaĵoj estas daŭre malsamopinie pridiskutataj kaj ilia uzo parte forte kritikataj fare de fakuloj kaj amaskomunikiloj.

Komercaj markoj (elekto):

Pliaj medicinaj kaj higienaj produktaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Abtei - vitaminaj kaj el-herbaj produktaĵoj
  • Besser Atmen - nazaj plastroj kontraŭ ronkado
  • Cetebe - vitamino-C-preparaĵo
  • Corega - higienaj substancoj por artefaritaj dentaroj
  • Dr. Best - dentobrosoj
  • Odol - likvaĵoj por buŝa higieno
  • Parodontax - dentopasto
  • Sensodyne - dentopasto
  • Settima - dentopasto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]