Zelenogradsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zelenogradsk (ruse Зеленоградск, germane Cranz [kranc]) estas urbo en la nuna Kaliningrada provinco de Rusio. La urbo situas borde de la Balta Maro, ĉe la suda limo de la Kurona Duoninsulo.

Historio

Cranz estis fondita dum la jaro 1252 de la ordeno de germanaj kavaliroj, kiuj dum pluraj jardekoj de la 12-a jarcento persekutis la nekristanan lokan baltan popolon de praprusoj. Dum la sekvaj preskaŭ sepcent jaroj la komunumo estis germanlingva kaj apartenis al la regno Orienta Prusio. Post la Dua Mondmilito, la regionon konkeris la armeo de Sovetunio, kiu dum 1946 donis al la komunumo novan, ruslingvan nomon kaj statuson de urbo.

Nuntempo

Dum 1959 la urbo havis 6,9 mil loĝantojn; dum 2002 jam estis 12,5 mil.

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas -1 horo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54° 57′ N 20° 29′ O / 54.950 °N, 20.483 °O / 54.950; 20.483 (mapo)Koordinatoj: 54° 57′ N 20° 29′ O / 54.950 °N, 20.483 °O / 54.950; 20.483 (mapo).

La interurba telefona kodo estas 01150, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005). Kodo de OKATO de la urbo estas 27215501.

Gefiloj de la urbo