Zenodoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zenodoto (naskiĝis ĉirkaŭ -325; mortis en -260) estis helena filologo kaj klerulo el Efeso.

En -284 li iĝis unua estro de la granda Biblioteko de Aleksandrio.

Sub lia estreco ekis la eldono de grekaj epoj kaj liriko. Li ankaŭ publikigis vortaro pri Homero kaj provis rekonstrui la originalan tekston de la Iliado kaj Odiseado per kolekto de malnovaj manuskriptoj kaj propraj modifoj. Li tiel kreis subpartigon de la du verkoj en po 24 kantoj, kiuj estas konservitaj ĝis nun.

Zenodoto laboris ankaŭ pri revizioj de la verkoj de la grekaj poetoj Heziodo, Pindaro kaj Anakreo. Li estis la inventinto de la tekstokritiko.

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Ĝermo-biografio