Zizelo
Zizelo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Meza Mioceno - Nun | ||||||||||||||||
Spermophilus lateralis
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
ĉirkaŭ 38: vidu tekston. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Zizelo (Spermophilus aŭ Citellus) estas mamulo el la ordo de ronĝuloj, familio de sciuredoj, foje kun nevideblaj oreloj, vivanta sur la stepoj, kie ĝi fosas reton da galerioj. (PIV)
Zizelo havas longan cilindran korpon sur mallongaj kruroj. Ĝiaj malhelaj okuloj estas blanke kadritaj. Ĝi longas 25 ĝis 29 cm kaj pezas 240 ĝis 340 g.
La subteraj galerioj estas eĉ 1,5 m profunde, finiĝas per bula ĉambreto kun pluraj elirejaj koridoroj. Sternita per herboj.
Zizeloj pariĝas en aprilo kaj majo, gravedeco daŭras 25 ĝis 28 tagojn, en unu akuŝo estas 5 ĝis 8 idoj. Zizelidoj naskiĝas senharaj kaj blindaj. Post unu monato malfermiĝas iliaj okuloj, post du monatoj ili memstariĝas.
Zizeloj vivas en kolonioj, manĝas grenon, en la kampoj ili preparas provizorajn galeriojn por kaŝi sin en danĝero. Aŭtunon kaj vintron ili tradormas, ekspluatante grason sub sia felo.
Specioj
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Xander.it - videofilmoj de Zizelo de Richardson Spermophilus Richardsonii