Zoltán Bakó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bakó
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1951 (1951-10-11) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Zoltán Bakó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakó Zoltán estis hungara kajakisto, dufoja olimpiano, kvinfoja mondĉampiono, trejnisto.

Zoltán Bakó[1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bakó ekde sia aĝo 13 estis kajakisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 11-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1971-1980. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun bronza medalo duope en distanco 1000 m, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvinfoje inter 1973-1978 same duope. Lia partnero en kajako plej ofte estis István Szabó (kajakisto). Li longe malsaniĝis en 1980, tial li finis sian aktivan sportan karieron. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, poste li estis trejnisto plej ofte eksterlande.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]