Zoltán Csendes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CSENDES Zoltán [ĉendeŝ] (3-a de novembro 1924, Kluĵo3-a de majo 1959, Kluĵo), estis rumanuja hungara statistikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csendes finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo, pli poste li studis en Budapeŝto en la fakultato de prielektra inĝeniereco, pli poste en Temeŝvaro en teknikuniversitato. Intertempe li studis ekonomikon en Kluĵo. Li doktoriĝis en 1948. Inter 1948 kaj 1951 li estis profesoro pri statistiko en la Universitato Bolyai de Kluĵo. Pli poste li instruis en Bukareŝto, pli poste li iĝis la direktoro de Statistika Instituto organizita de li mem en Bukareŝto. Ekde 1954 li instruis en Universitato Bolyai, kie li estis ankaŭ dekano, vicrektoro. Li memmortigis verŝajne ligite de ĉesigo de la Universitato Bolyai, la memstara hungarlingva universitato. Li publikis en revuoj Probleme Economice, Revista de Statistică, Studii şi Cercetări Ştiinţifice, Vestnik Statistiki (Moskvo), Statisztikai Szemle (Budapeŝto) (1950-55).

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Univerzális monogram a statisztikai kiválasztási módszer alapvető mutatószámainak meghatározására (Időszerű közgazdasági kérdések, Bukarest, 1955).