Zorro
Zorro (hispane Vulpo) estas meksika romana figuro. La historio parolas pri venĝanto de la malriĉuloj, kiu estis ekde la 1920-aj jaroj filmita plurfoje kaj servis kiel modelo por la komiks-heroo Batman.
Historio
La historio okazas en la 19-a jc., en Kalifornio, kiam la lando kaj la urbo de Los Angeles apartenis al Meksikio, en la epoko de Maksimiliano la 1-a kaj ribelo Benito Juárez. Hispana noblo nomata « Don Diego de La Vega » vivas duoblan vivon; dumtage li estas riĉa ĉarmemulo, dumnokte li sin batas por la justeco sub la nomo de « Zorro ».
Komentoj
- Zorro aperis unuafoje en la romano de Johnston McCulley The Curse of Capistrano. La romano aperis je 1919 en la magazino All-Story Weekly.
- La historia modelo por Zorro estis - laŭ Gerald Ronan - la meksika ribelanto William Lamport, iama irlandano.
Filmoj
- The Mark of Zorro (La Signo de Zorro) kun Douglas Fairbanks
- Don Q, Son of Zorro (Don Q, Filo de Zorro) kun Douglas Fairbanks
- The Bold Caballero (La Kuraĝa Rajdanto) kun Robert Livingstone
- Zorro Rides Again (Zorro rajdas ankoraŭ) kun John Carroll
- Zorro's Fighting Legion (Zorro-batalolegiono) kun Reed Hadley
- The Mark of Zorro (La Signo de Zorro) kun Tyrone Power
- Zorro's Black Whip (Zorro-nigra vipo) kun Linda Stirling
- Son of Zorro (Filo de Zorro) kun George Turner
- Ghost of Zorro (Fantomo de Zorro) kun Clayton Moore
- Zorro, the Avenger (Zorro, la Venĝisto) kun Guy Williams
- The Sign of Zorro (La Signo de Zorro) kun Guy Williams
- The Erotic Adventures of Zorro (La Erotikaj Aventuroj de Zorro) kun Douglas Fey
- La Gran Aventura del Zorro (La Granda Aventuro de Zorro)
- The Mark of Zorro (La Signo de Zorro) kun Frank Langella
- Zorro kun Alain Delon
- Zorro, The Gay Blade (Zorro, la gaja lamo) kun George Hamilton
- The Mask of Zorro (La Masko de Zorro) kun Antonio Banderas
- The Legend of Zorro (La Legendo de Zorro) kun Antonio Banderas.