Zsófia Polgár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsófia Polgár foto Levitt

Zsófia POLGÁR (Budapeŝto, 2-a de novembro 1974) estas Hungara-Israela ŝakistino. Zsófia estas unu el la tri famaj Polgar-fratinoj kiuj dum la 1990-aj jaroj sturme konkeris la ŝakmondon.

Kune kun siaj du fratinoj, Judit kaj Susana, ŝi estis parto de pedagogia eksperimento kondukita de ilia patro, László Polgár, kiu tiel klopodis pruvi, ke infanoj estas kapablaj je eksterordinaraj sukcesoj, se trejnataj jam de tre frua aĝo en specialista subjekto. "Genioj estas farataj, ne naskataj", estis la tezo de László, kiu, kun sia edzino Klara, edukis siajn tri filinojn hejme, kun la ŝakludo kiel specialista subjekto.

Judit kaj Susan ambaŭ estas grandmajstro, Zsófia tamen estas kontenta kun la majstra titolo.

Esperanto

La tuta familio Polgár parolas Esperanton, t.e. László Polgár - patro kaj liaj filinoj, konataj ŝakludistinoj Suzanna Polgár, Zsófia Polgár kaj Judit Polgár.