Zubajdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zubajdo (Zubajda bint Ĝa`far ibn Mansur (arabe: زبيدة بنت جعفر بنت المنصور) (mortis en 832) estis nepino de abasida kalifo Al-Mansur, tra ties filo Ja'far, kaj kuzino (kiel patrino) de Harun al-Raŝid (766-809), kun kiu ŝi poste geedziĝis (781).

Ŝi estas la plej konata abasida princino. Agadoj de ŝi kaj ŝia edzo estas subjektoj de la Mil kaj unu noktoj.

Onidire, ŝia palaco 'zumis kiel abelujo' ĉar ŝi dungis cent virinojn por memorizi la koranon.

Ŝi estas memorhonorigita precipe pro ŝia agado por la simplaj homoj (ulema) kaj la malriĉuloj, kaj pro la serioj de putoj, ripozejoj kaj artaj akvobasenoj por la muslimaj pilgrimantoj apud la vojo de Bagdado al Mekko kaj Medino. La vojo estis renomita por ŝia honoro je Darb Zubajda (“Zubajda’ vojo”).