Zygmunt Bauman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zygmunt Bauman

Zygmunt Bauman (naskiĝis la 19-a de novembro 1925 en Poznań) estas pola filozofo pri historio kaj sociologo.

Studinto de Universitato Varsovia. Li estas preleganto de la universitato en Leeds kaj li prelegis en Ĥajfo kaj Tel-Avivo. Li estas ankaŭ rektoro de la Universitato "Jan Józef Lipski" en Teremiski, en Pollando.

Unue Bauman estis marksisto, sed jam dum la studado en Varsovio li komencis opinii laŭ sia teorio pri postmoderneco. Post problemoj kun la komunistoj en Pollando li venis al Britio. Li kreis la teorion de post-moderna epoko de civilizo. Laŭ li post moderna tempo de sistemoj totalitaraj kaj kapitalismaj - la tempo de la manaĝeroj de la ŝtatoj - la civilizo transiros al tempo postmoderna. En tiu tempo la homaro estos libera de organizantoj, aŭtoritatoj kaj majstroj estante tute memsufiĉa. La ordonoj estos organizitaj en la homaro tiel konstruktive, ke la devigo al la homa unuo estos nenecesa. La sistemo estos organizita laŭ la kapablo de la homaj unuoj. Laŭ Bauman la mankoj de tiuj ŝanĝoj estos tre maletikaj; tial oni devas gardi la tutan diversecon en la homaro.

Bauman estas ĉefe grava analizinto pri la kaŭzoj de la holokaŭsto.