Ingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV la sufikso -ing- signas objekton, en kiu alia objekto aŭ membro estas enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo. Ekzemple plumingo, cigaredingo, kandelingo, fingringo (por kudri), piedingo (por ĉevalrajdi), ŝraŭbingo, flamingo, pendingo, glavingo ktp. Ingoj diferencas de ujoj per tio ke la enhavo estas tute ene de ujo, sed ne nepre de ingo, el kiu tenilo kutime elstaras por permesi facilan elingigon de la ingita objekto.

Krome, la vorto Ingo kun majuskla komenco ankaŭ estas germanlingva persona nomo. Ĝi aludas al mitologia prapatro de nordĝermanaj popoloj kaj ankaŭ uzatas kiel parto de pli ampleksaj personaj nomoj, kiel ekzemple germane Ingolf aŭ islande Ingólfur, germane Ingobald, Ingomar aŭ germane Ingobert, pli poste Ingbert (pri kristana ermito tiunoma de la 7-a jarcento memorigas la germana urbo Sankt Ingbert).