Fingringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fingringo

Fingringo (fingr-ing-o) estas ŝirmilo, ĉapeto, en kiun oni enmetas la ekstremaĵon de fingro por ĝin ŝirmi dum kudrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Der Fingerhueter (la fingringisto) el Ständebuch (la libro pri profesioj) de Jost Amman, 1568

Unuaj fingringoj el ostoeburo el neolitiko estis trovita apud Moskvo. Ĉe etruskoj fingringoj estis uzitaj jam en -500. En la nuna Germanio fingringoj estis alportitaj de la romianoj. Dum la 15-a jarcento fingringoj estis konstruitaj industrie el latuno. Ĉefaj produktcentroj de fingringoj estis tiam Kolonjo kaj Nurenbergo.

Formo kaj grandeco[redakti | redakti fonton]

Fingringoj ĉiam havas malgrandajn kavetojn, kiuj ebligas neglitigan puŝon de la kudrilo. La grandeco de fingringo dependas de la grandeco de la fingro. La formoj povas esti glasformaj aŭ ankaŭ ring- aŭ tubformaj. Oni kutime portas fingringon sur la meza fingro de la labormano.

Kolektero[redakti | redakti fonton]

Fingringoj estas ŝatataj kolekteroj, ĉar dum la diversaj epokoj ili estis faritaj el metalo, vitroporcelano. Unu el la plej famaj kolektoj estas tiu el la heredo de la fratoj Gabler en Schorndorf. En 1982 estis malfermita fingringomuzeo en Creglingen, Germanio.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]