Kokejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda ligna kokejo

Kokejo estas ejo aŭ konstruaĵo en kiu oni tenas kokojn. Kokejo plej ofte troviĝas en korto kaj ofte estas el ligno.

La ĉefaj funkcioj de kokejo estas protekto kontraŭ predantoj, vento kaj pluvo. Kvankam lokaj kortbirdoj povas supervivi sen multe da ŝirmo, aliaj kokrasoj ne adaptiĝis al la fremda klimato kaj bezonas sekan senventan ĉirkaŭaĵon.

Movebla kokejo

En tipa kokejo de farmo plej ofte kunloĝas nur unu koko kun kelkaj kokinoj; ununura masklo sufiĉas por pariĝi kun ĉiuj kokinoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]