Ĵazmuzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵazmuzeo povas plenumi plurajn celojn: doni superrigardon pri la muzika ĝenro ĵazo, kolekti en aneksita arĥivo literaturon, komunikilojn kaj muzikinstrumentojn pri la temo ĵazo aŭ memorigi ĉe la verkejo de fama ĵazmuzikisto pri ĉi tiu kaj ties artaj kontribuaĵoj. Ofte ili samtempe estas ankaŭ eventejoj. Kelkaj muzeoj proponas aktivecojn pri muzikteorio, ĵazesploro, historio de ĵazo kaj muzikedukado.