Sodakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sodakvujoj en Buenos Aires

Sodakvo estas specifa trinkaĵo, karbondioksid-plenigita akvo sub premo. Ĝi estis originale produktita kiel artefarita Selters-akvo per natria bikarbonato.

Ĝin produktas en EU nur Hungario, sed krom EU ankaŭ aliaj landoj produktas similmetode la karbonatan akvon. La EU rekonis specifan produktan, vendan metodon, kiam la karbonata akvo estas vendata en sifona botelo, el kiu la interna premo (aŭ per gasujeto) elpelas la karbonatan acidon.

La sodakvo mem estas akvo, plenita per karbona dioksido je granda premo (kelkaj atmosferoj). Komence oni vendis la sodakvon en vitraj, poste en plastikaj boteloj, sed ekzistas ankaŭ t.n. sifonboteloj, kiuj entenas akvon kaj oni povas aldoni la premon kaj karbonan dioksidon per aparta, almuntenda patrono. Dum almuntado de la gasujeto, la akvo miksiĝas kun la karbona dioksido kaj venas sub premon. Oni verŝas la sodakvon per malfermo de valvo.

En la laborejoj oni uzas maŝinon, konsistanta el karbondioksida ŝtalbotelo kaj akvoaldona parto. En Hungario, leĝo ordonas devigan provizon de protekta trinkaĵo en laborejoj.

La sodakvo estas tre ŝatata en Hungario por maldensigi vinon aŭ malsoifigi sin. Ĝia signifo lastatempe ŝrumpiĝis pro disvastiĝo de la mineralakvoj.

La produkton de sodakvo malkovris Ányos Jedlik en 1828, kiu uzis dum la produktado sodon.

Ĉar la sodakvo ne aperas en la nutraĵa leĝaro de la Eŭropa Unio, Hungario atingis - kelkajn tagojn antaŭ la aliĝo en 2004 kaj post trijara procedo de la Sodakvo-produktistoj -, ke la sodakvo aperu kiel hungaraĵo en la hungara nutraĵa leĝaro (Codex Alimentarius Hungaricus) kaj pri kies produktado validu specifaj hungaraj antaŭskriboj. Sen tiu leĝomodifo kaj interkonsento, oni ne rajtintus plu produkti la sodakvon.

En Hungario produktas en 2006 ĝin ĉ. 1500 sodakvaj uzinoj.