Barĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A bowl of clear dark-red broth with small ear-shaped mushroom-filled dumplings
Bovlo da pola klara (ruĝa) barĉo servata ĉefe dum Kristnaska vespermanĝo kun ravioloj (pole nomata: uszka)
Telero da (ruĝa) barĉo
Telero da ukraina (ruĝa) barĉo kun acidkremo
Ingrediencoj por (ruĝa) barĉo: bovaĵo, porkaĵo, lardo, ruĝa beto, brasiko, karoto, celerio, cepo, terpomoj, fungoj, tomat-pureo, petroselo, ŝenoprazo, aneto, divers-spicoj kaj nigra pipro
Bovlo da pola barĉo ofte manĝata kun ravioloj
Telero da litova malvarma barĉo

Barĉo (pole barszcz barŝĉ, litove barščiai, ukraine kaj ruse борщ borŝĉ, beloruse боршч borŝĉ, latve borščs, jide באָרשט borŝt, de kie germane Borscht kaj angle borsht) estas varma supo de ukraina origino,[1][2][3] kiu estas populara de kelkaj slavaj kaj baltiaj popoloj kaj de iliaj judaj najbaroj. Ĝi estas konsiderata nacia plado en diversaj landoj.

Ĝi estas kuirata el ruĝa beto, brasiko, cepo, karoto kaj (aŭ) diversaj specoj de viando (plej ofte el porkaĵo). Tipaj ingrediencoj estas aneto kaj acidkremo. Iuj preferas manĝi barĉon kun speciala ajligita pano — pampuŝko.

Ingrediencoj por 4 porcioj: 2 grandaj betoj; 250g da blanka brasiko aŭ saŭrkraŭto; 2 terpomoj; 1-2 karotoj; 1 petrosela radiko; 1-2 cepbulboj; 1 manĝkulero da tomata pasto (tomatpureo) aŭ 2 freŝaj tomatoj; 2 manĝkuleroj da porka graso; 100g da lardo; 1 manĝkulero da sukero; 1 manĝkulero da triprocenta vinagro; salo laŭguste; 1,5 litroj da vianda buljono, verdaj petroselo kaj aneto po 25g; 2 ajleroj; 1 manĝkulero da faruno; 2-3 laŭraj folioj; 100g da acidkremo.

Preparo: en bolantan buljonon metu bone distranĉitan brasikon kune kun terpomoj kaj kuiru 10-15 minutojn. En alia ujo brezu raspitajn betojn, petroselan radikon, karotojn kaj cepbulbojn kune kun tomatoj, sukero kaj vinagro dum 20-25 minutoj. En bovlo pistu ajlerojn kune kun mola graso. Distranĉu lardon kiel kubetoj. 5-7 minutojn ĝis fino de preparo aldonu miksaĵon el faruno kaj buljono, miksaĵon el ajleroj kaj graso, kubetojn de lardo, laŭrajn foliojn kaj enhavon de la alia ujo. En ĉiun teleron metu acidkremon, distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton.

La juda (kaj la moderna) varianto anstataŭ porkaĵon uzas kokidaĵon (kokidaĵan buljonon) kaj grason de ansero aŭ anaso anstataŭ lardon kaj porkan grason.

En 2022 la interregistara komitato de la Listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko enkondukis la kulturon de preparado de ukraina barĉo kiel tio, kio bezonas urĝan protekton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]