Klingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klingo estas la kutime metala plata parto de instrumento aŭ armilo, destinita por tranĉi aŭ piki.

Klingoj de tranĉiloj

Famaj klingoj venis el Solingen, Toledo kaj Damasko.

Klingoj kutime estas el metalo, principe el hardigita ŝtalo. Noblaj klingoj povas esti el du aŭ plurtavola fero. Klingoj ekzistas ankaŭ el plastoceramiko, tiu lasta estas ekstreme malmola materio.

Materialoj de klingoj[redakti | redakti fonton]

Stiloj de tranĉilaj klingoj[redakti | redakti fonton]

Klingaj stiloj kun tipa eĝo ruĝigita.
Tranĉilo kun (3) klip-pinta klingo.
Tranĉilo kun (4) fal-pinta klingo.
Tranĉilo kun (5) lanc-pinta klingo.
Tranĉilo kun (5) lanc-pinta (pluma) klingo.
Tranĉilo kun (8) tanto-klingo.

(1) Rekt-pinta klingo. Tio ĉi havas rektan dorso-linion kaj supren kurbiĝantan eĝo-linion.
(2) Tren-pinta klingo. Tio ĉi have supren kurbiĝantan pinton. Tiu ĉi formo utilas por svinge fortranĉi lianojn ktp.
Klingo supren kurbiĝa, sed kun abtuza pinto kun vasta klingo, estas uzataj por senhaŭtigi bestojn, ĉar tia formo ne akcidente difektas la objekton per sia akra pinto.
(3) Klip-pinta klingo. Populara stilo (precipe en Usono). Tio ĉi havas konkavan kurbiĝon ĉe la pinto-dorso. Tiu ĉi formo utilas por akiri akran pinton. Iuj klip-pintaj klingoj havas preskaŭ rektan linion ĉe la pinto-dorso anstataŭ klaran konkavecon.
"Clip" de angla lingvo havas saman signifon de esperata "klipo" -- paperpinĉilo. Sed "Clip point" ne estas "paper-pinĉila pinto". Koncizedire "clipped point", t.e. "ĉirkaŭtondita pinto". Ĉirkaŭtondite ĉe la pinto, rekt-pinta klingo fariĝas klip-pinta kun akra pinto.
(4) Fal-pinta klingo. Populara stilo. Tio ĉi havas konveksan kurbiĝon ĉe la pinto-dorso kompare kun konkava kurbiĝo de klip-pinto. La pinto estas ne tiel akra sed fortika pli ol klip-pinto.
(5) Lanc-pinta klingo. Populara stilo (precipe en Eŭropo). La klinga pinto situas meze inter la klinga dorso kaj ventro, dum tio de la fal-pinto situas pli proksime al la dorso. La specifa eco de la lanc-pinto de tranĉiloj estas simetria profilo, kaj ne tiom gravas, ĉu ĝia klingo estas ambaŭflanke tranĉa kiel lanco aŭ nur unuflanke tranĉa.
Malgrandaj lanc-pinta klingo estas vokata kiel pluma klingo, ĉar ĝi iam estis uzata por akrigi pinton de birdpluma skribilo.
(6) Nadl-pinta klingo. Tio ĉi estas tre malvasta lanc-pinta klingo. Ĝi estas klingo-stilo ne por tranĉilo sed por pikilo, ekzemple stileto.
(7) Kastra klingo. Tio ĉi havas malakran pinton por eviti akcidentan pikon. Ĝi estas origine desegnita por kastri bestojn.
(8) Tanto-klingo. Populara stilo. Tio ĉi estas inspirita de japana tradicia Tantô (短刀 = mallonga glavo), kvankam ĝi havas iom da usoniĝo. Ĝi havas fortan pintan parton smirgitan konvene por pikado kaj ventran parton smirgitan konvene por tranĉado. Tiu ĉi klingo havas obtuzan angulon de la eĝo-linio apud la pinto, ĉar tie renkontiĝas la du diferencaj beveloj. (Ankaŭ japana Tantô havas ĉi-specajn diferencajn bevelojn sed ĝi ĝenerale ne havas tiel klaran eĝo-linian angulon.) Iuj tanto-klingo havas klip-pinton ĉe la pinto-dorso.
(9) Ŝafpieda klingo. Tio ĉi havas rektan eĝo-linion kun ronda dorso.
(10) Wharncliffe-klingo. Tio ĉi similas al ŝafpieda klingo, sed ĝia dorsa kurbiĝo komenciĝas apud tenilo kaj kurbiĝas pli milde.
(11 kaj 12) Malofte vididataj. Tio ĉi estas 'ulu'-klingo uzata de inuitaj inoj, sed simila klingo troviĝas ankaŭ en aliaj landoj.

En la bildo la klingoj (3) klip-pinta, (5) fal-pinta kaj (8) tanto havas eĝon ankaŭ ĉe la pinto-dorso. Sed multaj ĉi-stilaj tranĉiloj havas ĉe la pinto-dorso nur "falsan" eĝon—iugrade smirgitan sed ne havantan akran eĝon. Akra eĝo sur la klingo-dorso utilas por trapiki ion (kaj iun!). Tio ĉi kapablo estas konvena por pikarmiloj, sed malkonvena (danĝera) por tranĉiloj uzataj en diversaj laboroj. Falsa eĝo sur pinto-dorso utilas por iugrada trapik-kapablo kaj por malpezigo de la klingo, plie uzantoj povas facile akrigi la pinto-dorson laŭ sia prefero.

Estas aliaj klingo-stiloj ne menciitaj en la bildo.

Hoka klingo. Klingo de falĉil(et)oj ks, kiuj kurbiĝas alidirekte ol (2) tren-pinta klingo. Ĝi estas uzata en agrikulturo aŭ ĝardenado por farĉi tigojn, herbojn ktp.

Segila klingo : estas klingo en formo de disko kun dentaro .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]