Wolfgang Schwarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Schwarz
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1947 (1947-09-14) (76-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arta sketisto
vdr

Wolfgang Schwarz (n. 14-an de septembro 1947 en Vieno) estis aŭstra artosketisto.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Lia plej granda sukceso estis la surpriza olimpia venko en la Vintra Olimpiko 1968 en Grenoblo antaŭ la usona Timothy Wood kaj franca Patrick Pera.

Pliaj sukcesoj estis la dua lokumo en la Eŭropa ĉampionado de 1965 kaj Monda ĉampionado de 1967. Post retiriĝo, li laboris dum 10 jaroj en surglacia amuza spektaklo Holiday on Ice.

Verdiktoj[redakti | redakti fonton]

Li invitis junulinojn el Litovio en 2002 por dancado, sed igis ilin putinoj. Oni juĝis lin je 1,5-jara prizono (danke al kuracista atesto pri haŭta kancero, li sukcesis resti libera). Ĉar li planis forrabon de filino de riĉulo, li en 2006 por ok jaroj prizoniĝis, kaj en 2007 la jaroj ankoraŭ estis altigitaj al dek kaj duono - komence de 2014 li liberiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]