Kukurbeto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() planto kun kukurbeto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cucurbita pepo L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kukurbeto aŭ italia kukurbo (Curcurbita pepo) estas populara longa verda aŭ flava formo de pepono. Ĝi aspektas simile al kukumo.
Krom la frukto, oni manĝas ankaŭ la floron en iuj kuirartoj, ekzemple en Meksiko.
Kukurboj origine devenas de Ameriko, sed la kukurbeto estas mutaĵo eŭropa, kiu okazis verŝajne en la lasta parto de la 19-a jarcento apud Milano, kaj italoj poste disvastigis la popularan planton al aliaj regionoj.