V-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
V-1

La V-1V1 estis senhoma eksplodaĵ-plenigita aviadilo, kiu estis ellaborita sub kaŝnomo FZG 76 (Flakzielgerät). V1 Vergeltungswaffe 1, venĝoarmilo 1, estis propaganda nomo, elpensita de Joseph Goebbels, Fieseler Fi 103 estas la militistara nomo pri la aviadilo.

Ĝi estis evoluigita en Germanio ekde junio 1944 ĝis marto 1945. Ĝi estis ĉefe uzita kontraŭ Londono kaj Antverpeno. Ĝi estis alplenigita per A4-raketo aŭ V-2.

La Fi 103 estis evoluigita de Robert Lusser de la uzino Fieseler kaj de Fritz Gosslau de la uzino Argus, kiu produktis la propulsion. La unua testo okazis la 24-an de decembro de 1942 en Heeresversuchsanstalt Peenemünde. La unua oficiala lanĉo okazis la 12-an de junio 1944, sekvatage unu trafis jam Londonon.

Ĝi flugis per rapido de 576 km/h, tiel la plej rapidaj ĉasaviadiloj povis kapti ĝin, puŝi, senstabiligi kaj tiel subenfaligi ĝin.

V4[redakti | redakti fonton]

V4 estis homstirita kaj la piloto devis elsalti kaj per paraŝuto surteriĝi.

Uzo[redakti | redakti fonton]

V1 dum flugo super Londono en 1944

Oni lanĉis 8.892, el tiu sukcese 7.488, el kiuj 3.957 la britoj pripafis (52,8 %); Londonon atingis 2.419, Antverpenon 2.488.

Ĉe la eksplodoj mortis en Londono 6.184 civiloj kaj 17.981 vundiĝis.

En Antverpeno kaj ĉe la ĉirkaŭaĵo mortis aŭ malaperis 10.145 homoj.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi larĝis 5,30 m, longis 7,742 m, flugis kun rapido 576 km/h en alto 760 m. Ĝi havis atingopovon de 257-286 km, trafpunktecon de 12 km, mason de 2.160 kg, kun eksplodaĵo de 847,11 kg.