E. H. Harriman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
E. H. Harriman
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1848 (1848-02-20)
en Hempstead
Morto 9-an de septembro 1909 (1909-09-09) (61-jaraĝa)
en Kantono Oranĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Orlando Harriman Jr.
Patrino Cornelia Neilson
Frat(in)oj Orlando Harriman III • John Neilson Harriman • Cornelia Neilson Harriman • Anna Ingland Harriman Van Rensselaer • William McCurdy Harriman
Edz(in)o Mary Williamson Averell
Infanoj Mary Harriman Rumsey • E. Roland Harriman • W. Averell Harriman • Cornelia Averell Harriman • Carol Averell Harriman
Okupo
Okupo financisto • railway executive • fervojisto • manaĝero • entreprenisto • artkolektanto
vdr

Edward Henry HARRIMAN, (nask. 25-an de februaro 1848, Hempstead, Novjorkio, Usono – mortis la 9-an de septembro 1909, apud Turner, Novjorkio) estis usona riĉulo kaj fervoja entreprenisto. Li estis unu el la gvidantaj fevojkonstruistoj kaj evoluigistoj en la usona Okcidento, fine de la 19-a jarcento.

Li estis junaĝe jam oficisto de brokerejo de Novjorko, sed li povis aĉeti propran borsan membrecon en 1870. Li komencis la fervojan karieron ĉe Illinois Central, en gvidantaj pozicioj. Lia karierego komenciĝis en 1898 per tio, ke li sukcesis formi sindikaton kun banko Kuhn, Loeb & Co. por aĉeto de Union Pacific Railroad Company (Unuiĝinta Pacifika Fervoja Kompanio), kiu tiam estis sub bankroto. Post kiam li savis je Union Pacific de la fiasko, li ekuzis sian pozicion subkontroligi alian fervojan linion (1901) la Southern Pacific. Li samjare (1901) malsukcesis en konkuro por Northern Pacific kontraŭ James J. Hill kaj tio kaŭzis gravan financan krizon en Wall Street. Laŭ kalkuloj, je lia morto en 1909, Harriman havis influon je fervoja linio de 100.000 km.

Oni ofte kritikis liajn merkatajn metodojn, plej akre faris tion prezidento Theodore Roosevelt en 1907.