Bill Haley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bill Haley
Persona informo
Bill Haley
Naskonomo William John Clifton Haley
Naskiĝo 6-an de julio 1925 (1925-07-06)
en Highland Park
Morto 9-an de februaro 1981 (1981-02-09) (55-jaraĝa)
en Harlingen
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo kantistobandestrodirigento • jodlanto • komponistoaktorogitaristo • radio-prezentisto • kantoverkisto • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1946–1980 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bill Haley en 1974
Bill Haley (dekstre) & The Comets dum koncerto en Lieĝo en 1974
Bill Haley (dekstre) en 1955
Bill Haley kun Franny Beecher dum konĉerto en Essen, Germanio (1958)

Bill Haley, (vera nomo Willam John Clifton Haley) (6-a de julio 19259-a de februaro 1981) estis usona rokenrolo-kantisto. Precipe li famiĝis pro la kanto Rock around the clock (Rokenrolu ĉirkaŭ la horloĝo).

Bill Haley naskiĝis en Highland Park, Miĉigano. Hejme li estis ĉirkaŭita de muziko, lia patro nome ludis banĝon kaj lia patrino pianon. En 1938 li komencis aperi sur podioj. Tiam li kantis kaj ludis gitaron.

Je 22-jaraĝo li edziĝis al Dorothy Crowe. Je la 12-a de aprilo 1954 Bill Haley kun sia bando The Comets (La Kometoj) surdiskigis en Novjorko la kanton ‘Rock around the clock’. Ĉi tio estis la komenciĝo de la tuta rokenrola historio. Kune pro la (danc)filmo ‘Rock around the clock’ el 1956 kun la kanto de Bill Haley en ĝi, rokenrolo rapide disvastiĝis tra la tuta mondo.

La podio-aperoj de Bill Haley kun sia bando dum la jaroj 1954 ĝis 1958 en Eŭropo oni spertis kiel sensaciaj kaj ili kelkfoje eĉ kondukis al perfortaĵoj.

Bill Haley and His Comets:

Diskografio:

  • 1955 Shake Rattle & Roll
  • 1955 He Digs Rock'n'roll
  • 1956 Rock Around the Clock
  • 1956 Rock'n'Roll Stage Show
  • 1956 Music for the Boyfriend
  • 1957 Rock the Joint
  • 1957 Rockin' the Oldies
  • 1958 Rockin' Around the World
  • 1959 Chicks
  • 1959 Bill Haley & the Comets
  • 1960 Strictly Instrumental
  • 1961 Bill Haley's Jukebox
  • 1962 Twisting Knights
  • 1968 Rip It Up
  • 1973 Mister Rock'n'Roll
  • 1974 Live in London 74
  • 1974 Live in Sweden
  • 1974 Scrapbook - Live at the Bitter End
  • 1975 Rock'n'roll
  • 1976 Rock Around the Country
  • 1978 Armchair Rock'n'roll
  • 1981 Rock'n'Roll Revival
  • 1995 Later Alligator
  • 1999 Twistin' Knights at the Round Table [rekte]
  • 2001 On the Air
  • 2001 Merry Christmas
  • 2003 We're Gonna Party
  • 2003 Rock'n'Roll Show [rekte]