Dipsakacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dipsakacoj
semujo de Dipsacus fullonum
semujo de Dipsacus fullonum

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Dipsakacoj Dipsacaceae
Juss.
Genroj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dipsakacoj (Dipsacaceae) plejparte estas malgrandaj arbedoj aŭ moltigaj plantoj ĉefe en la Mediteraneo (kelkfoje en Sud-Ameriko). La infloresko similas al tiu de la kompozitacoj.

300 specioj, 10 genroj

  • dipsako aŭ Kardilo (Dipsacus): du aŭ plurjaraj herboj, kiuj la unuan jaron formas platan folirozeton, la duan jaron altan branĉiĝanatjn, dornajn tigojn kun grandaj, duope kontraŭsidantaj folioj kaj en la ŝosofino grandan duongloban aŭ konusforman foliokapon el etaj, preskaŭ senkoloraj floroj, sub kiuj disas rigidaj brakteoj kun eksteren subenkurbiĝantaj pintoj.
    • Dipsacus laciniatus
  • Knautia
    • Knautia arvensis
  • Skabiozo (Scabiosa): unu kaj pli ofte plurajraj herboj kun plejparte rozete aranĝitaj folioj kaj kun kapitulece involukrohavaj infloreskoj de epiginaj floroj, havantaj membranecan epikalikon, kunmetitaj en korimboj aŭ dikotomaj cumoj. Kelkaj specioj estas ornamplanto.
    • Scabiosa ochroleuca
    • Scabiosa graminifolia

Parencaj familioj estas valerianacoj (katherbo) kaj kaprifoliacoj el dipsakaloj (ekz. sambuko)