Puniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvolu atenti, ke la vorto punikoj ankaŭ estas la Esperanta formo de la latina vorto poeni kaj priskribas la ŝemidajn fenicojn de norda Afriko ĉirkaŭ la antikva urboŝtato Kartago.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Puniko
Granatujo, Punica granatum
Granatujo, Punica granatum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Subklaso: Rozedoj Rosidae
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Litrumacoj Lythraceae
Subfamilio: Punicoideae
(Horan.) Graham, Thorne k Reveal
Genro: Puniko Punica
Specioj

Punica granatum L. - Granatujo
Punica protopunica Balf.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Puniko (Punica) estas malgranda genro de frukto-portantaj deciduaj arbustoj kaj arbetoj. Ĝia plej bone konata specio estas la granatujo. La alia specio de la genro, Punica protopunica, estas indiĝena planto de la insulo Sokotro; malkiel la granatujo ĝi havas rozajn (ne ruĝajn) florojn kaj fruktojn malpli grandajn kaj malpli dolĉajn. La franca kemiisto Petro Jozefo Peletiero (1788-1842) unue izolis alkaloidon kun kontraŭ-helmintaj proprecoj el la granatujo, kiu ricevis lian nomon[1].

Kvankam oni antaŭe faris por ĝi apartan familion (Punicaceae) lastatempaj filogenezaj studoj montris ke la puniko apartenas al la familio de litrumacoj, kaj ĝin tiel klasas la Angiosperm Phylogeny Group.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]