Jolán Földes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jolán Földes
Persona informo
Naskonomo Friedländer Jolán
Naskiĝo 20-an de decembro 1901 (1901-12-20)
en Kenderes
Morto 12-an de oktobro 1963 (1963-10-12) (61-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FÖLDES Jolán (naskiĝis la 20-an de decembro 1902 en Kenderes; mortis en oktobro 1963 en Londono) estis hungara romanverkistino.

Post kiam ŝi finis la lernejon en 1921, ŝi transloĝiĝis al Paris. En 1941 ŝi elmigris al Londono.

Ŝia plej konata romano estas La Strato de Fiŝanta Kato. Ĝi temas pri la malfacila vivo de hungaraj elmigrintoj en Parizo post la unua mondmilito. Per tiu romano Jolán Földes venkis en internacia roman-konkurso kaj gajnis 4 000 britajn pundojn; ĝi estas tradukita al 12 lingvoj.

En la gazeto La Juna Vivo aperis la jena anekdoto:

S.ro Vilhelmo Bleier, la eldonanto de Literatura Mondo en Budapesto, vizitis la feliĉan verkistinon por paroli kun ŝi pri Esperanto.
Dum la intervjuo S.ino Földes malkaŝis, ke ŝi ne nur alte taksas kaj ŝatas Esperanton, sed eĉ bone komprenas ĝin, ĉar kiel universitata studentino ŝi tralegis tutan lernolibron de Esperanto kaj poste pro veto sen vortaro tradukis unu tutan Esperanto-novelon en hungaran lingvon.[1]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La Strato de Fiŝanta Kato (A halászó macska uccája), romano. Tradukis Ladislao Halka kaj Ladislao Spierer. Budapeŝto: Literatura Mondo, 1937. 268 paĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grava eldono. En: La Juna Vivo, aprilo 1937 (el Retarkivo 2007), paĝo 17.