Gaetano Previati
Etoso
Gaetano Previati | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1852 en Ferrara |
Morto | 21-an de junio 1920 (67-jaraĝa) en Lavagna |
Tombo | Certosa of Ferrara (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1920) ![]() |
Alma mater | Belarta Akademio de Brera ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Gaetano PREVIATI (Ferrara, 1852 - Lavagna, 1920) estis itala pentristo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b6/Gaetano_previati_-_paisagem_01.jpg/220px-Gaetano_previati_-_paisagem_01.jpg)
Li estis lernanto de Giuseppe Bertini en Milano, kie li ekloĝis en 1877. Ekde 1880, li sin dediĉis al histori-tema pentrado, kion li faras neevitante ŝercajn detaladojn. Poste, li provis naturajn kaj romantikajn temojn, kaj influata de la milana Scapigliatura forlasis la plej emociajn temojn.
En la lastaj 1880-aj jaroj, li influiĝas je dividismo, movado en kiu partoprenis Segantini, Grubicy kaj Pelizza da Volpedo. Previati estis artisto malferma al provado, kaj ekde 1891, per la verkoj Maternità, La Madonna dei gigli e I Funerali di una vergine, li eniĝis en la antaŭgvardian eŭropan simbolismon, neĝenate de la publika nekompreno kaj de la loka kritikado.