Benedek Jancsó
Aspekto
Benedek Jancsó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1854 en Ghelința |
Morto | 27-an de junio 1930 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 42-1-70/71 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto pedagogical writer (en) |
JANCSÓ Benedek [janĉO] estis hungara historiisto, publikisto kaj koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio (1916) naskita la 19-an de novembro 1854 en Gelence kaj mortinta la 27-an de junio 1930 en Budapeŝto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Jancsó studis en Koloĵvaro kaj Vieno. Li estis mezlerneja instruisto en Pancsova, en Arad, poste ekde 1887 en Budapeŝto. Dum la registaro de Bánffy, li iĝis kunlaboranto en la departemento pri naciaj malplimultoj. Li laboris ekde 1907 en la ministero pri la religio kaj publikedukaj aferoj. Li estis kunlaboranto ĉe la Budapesti Hírlap, gvidanto de la Socioscienca Asocio. Li estis referisto pri naciaj malplimultoj en 1917–18 en la Bukareŝta aŭstra-hungara komandejo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Erdély története (The History of Transylvania).(Kolozsvár. Minerva Irodalmi és Nyomdai M_intézet Rt. 1931)[1][2]
- Szenci Molnár Albert (Kolozsvár, 1878)
- Kölcsey Ferenc (Kolozsvár, 1885)
- Középiskoláink reformja (Bp., 1891)
- Szabadságharcunk és a dákó-román törekvések (Bp., 1895)
- A román nemzetiségi törekvések története (I–II, Bp., 1896–1899)
- A román irredentista mozgalmak története (Bp., 1921)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jancsó Benedek Emlékkönyv (Red. ASZTALOS Miklós, Bp., 1932).