Jiří Sovák
Jiří Sovák | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jiří Schmitzer | ||||
Naskiĝo | 27-a de decembro 1920 en Prago, Ĉeĥoslovakio | ||||
Morto | 6-a de septembro 2000 en Prago, Ĉeĥa respubliko | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Anna Sováková (en) (1960–2000) Blanka Schmitzerová (en) (–dekjaro de 1950) vd | ||||
Infanoj | Jiří Schmitzer (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro teatra aktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1942–1999 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jiří SOVÁK (n. 27an de decembro 1920 en Praga, naskiĝnomo Jiří SCHMITZER; m. 6an de septembro 2000 en Praga) estis ĉeĥa aktoro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jiří Sovák unue finlernis la profesion de elektrikisto; dume li hobie aktoris. Fine li ŝanĝis al aktorado kaj lernis en la Pragan konservatorion pri aktorado. 1942 li havis sian unuan teatran rolon, en Prago. Post fino de la dua mondmilito li ankaŭ en filmoj aktoris.
Jiří Sovák dum jardekoj apartenis al la ensemblo de Praga Nacia Teatro.
Li famiĝis per la komikaj karakteroj. Ilin li korpigis en filmoj de diversaj specoj, ĉu fantasto (»Mi mortigis EINSTEINon« [»Zabil jsem EINSTEINa, pánové«]), ĉu krimserio (Krimkazoj malnovaj« [»Hříšní lidé města pražského«]), ĉu porinfanaj/porjunulaj ĉeĥa televidserio (»Ferdinando la fluganta« [»Létající Čestmír«]), »Pan Taŭ«. Speciale oni ŝatas lian korpigon de la reĝkortega magiisto VIGO el la ĉeĥaj televidserioj »Arabela« [»Arabela«]) kaj »Arabela revenas« [»Arabela se vrací«]).
En sia hejmurbo Prago la 6an de septembro 2000 Jiří SOVÁK mortis en aĝo de 79 jaroj.
Ankaŭ lia filo Jiří Schmitzer (jun.) estas aktoro.
Filmografio (elekto)
[redakti | redakti fonton]- »Nikdo nic neví«, 1947
- »Naskiĝjaro 21« (»Jahrgang 21«, komuna produktaĵo kun GDR), 1957
- »Krimkazoj malnovaj« (»Hříšní lidé města pražského«), 1969
- »Mi mortigis EINSTEINon« (»Zabil jsem EINSTEINa, pánové«), 1970
- »La juna s-ro VEK« (»F. L. Věk«), 1971
- »Estis domo iam« (»Byl jednou jeden dům«), 1975
- »Pan Taŭ«, 1975
- »Ĉu spinacon?« (»Což takhle dát si špenát?«), 1977
- »Arabela« (»Arabela«), 1979 – 1981
- »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«), 1983
- »Hamstro en litĉemizo« (»Křeček v noční košili«), 1988
- »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«), 1994
- »La sekreto de la blankaj cervoj« (»Území bílých králů«), 1991
Retpaĝoj
[redakti | redakti fonton]- pri Jiří SOVÁK en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Jiří SOVÁK ĉe TSFSI (germanlingve)