Johannes de Lymburgia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes de Lymburgia
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1399 (1399-11-30)
Morto 30-an de novembro 1429 (1429-11-30) (30-jaraĝa)
Ŝtataneco sen valoro
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Johannes de LymburgiaJohannes de Limburgia aŭ ankaŭ Johannes Vinandi (aktiva inter 1408 - 1430) estis nederlanda polifoniisto devena el la Malaltaj Landoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia nomo supozigas, ke li devenis el la duklando Limburgo (aŭ eble la urbeto Limburgo mem).

Li laboris por Lieĝaj preĝejoj ekde 1408 ĝis 1419; li estis i.a. succentor (vickantisto) ĉe la Sint-Jan-de-Evangelistkerk en 1426 kaj li laboris en Italio ĉ. 1430, eble en VenecioVicenzaPadovo, urboj por kiuj li verkis motetojn.

Simile al Arnoldus kaj Hugo de Lantins li okulfrape elstaras el inter siaj samepokuloj pro sia relative granda numero verkoj, kiuj estas konservataj; estas ĉ. kvindek, inter ili unu mesordinariumo laŭ la kodoj de Trento. Eble li estas la Johannes de Francia kiu en la jaro 1420 loĝis en Padovo. En 1431 li estis en la palaco de episkopo Pietro Emiliani de Vicenza kiel atestanto je la konceptado de la testamento de unu el la membroj de la familio Emiliani, je kiu li eble deĵoris.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La plejparte trivoĉa verkaro de la komponisto konsistas el apartaj mespartoj, ordinariumoj, magnifikatoj, himnoj kaj motetoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • The New Grove Dictionary of Music and Musicians, Londono, 2001
  • Four Motets: The Song of Songs by Johannes de Lymburgia, Ann Lewis, Review author[s]: Liane Curtis Early Music, parto 18, nr. 2 (majo 1990), blz 305-306
  • Johannes de Limburgia op hoasm.org