Kirlokurento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kirlokurento estas elektra kurento kiu intence aŭ neintence estas induktata en (plata) konduktilo. Ĝi estas fizika fenomeno kiu aperas kiam ekzemple metala plato (ne nur feromagneta) troviĝas en ŝanĝiĝanta magneta kampo. Tio povas esti alterna kampo de elektra bobeno sed ankaŭ movo ĉe kiu la kampolinioj estas sekcataj de la plato. Kiam kondukilo sekcas magnetajn kampliniojn tiam kurento estas induktata en tiu kondukilo. Ĉi tiu kurento kurtcirkvitas per la konduka plato.

La fenomeno estas malkovrita de la franca fizikisto Léon Foucault en 1851.

Apliko[redakti | redakti fonton]

Indukta kuirplato induktas kirlokurentojn en la fundo de kuirvazo aŭ pato. Pro la elektra rezisto de la patfundo la kirlokurentoj estas transformataj al varmo.