Subhash Kak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subhash Kak (सुभाष काक), nask. ja la 26-a de marto1947 en Srinagar (Kaŝmiro) estas sciencisto kaj elstara esploristo pri vedisma epoko. Li ankaŭ havas teoriojn pri la ecoj de konscio kaj mensfunkciado.

Li estis "distingita profesoro" pri elekro-inĝenierarto, kaj docento en la programoj pri aziajn studoj kaj sciosciencoj en la Luiziano ŝtata universitato en Baton Rouge.

Studante la Rigvedon, li asertis ke li malkovris astronomian kodon en la koncepto de la fajroaltaroj en antikva Hindio kaj en la organizoj de la Vedo libroj. Li ankaŭ esploris pri la kunligaĵoj inter la Vedaj konceptoj kaj la modernaj teorioj pri konscienco.

verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Conductor of the Dead (1974)
  • The London Bridge (1977)
  • The Nature of Physical Reality La eco de fizika realeco (1986)
  • Patanjali and Cognitive Science Patanjali kaj scioscienco (1987)
  • India at Century's End Barato ĉe l'jarcentofino (1994)
  • The Secrets of Ishbar (1996)
  • In Search of the Cradle of Civilization Serĉo pri l'lulilo de Civilizo (1995, 2001)
  • एक ताल, एक दर्पण (1999)
  • The Astronomical Code of the Rgveda La astronimia kodo de Rgveda (2000)
  • Computing Science in Ancient India Komputa scienco en antikva Hindio (2001)
  • The Wishing Tree: The Presence and Promise of India La dezirarbo: ĉeesto kaj promesoj de Hindio (2001)
  • The Chinar Garden (2002)
  • The Gods Within (2002)
  • The Asvamedha (2002)
  • The Architecture of Knowledge Arkitekturo de scio (2003)
  • The Prajna Sutra: Aphorisms of Intuition (2003)
  • Recursionism and Reality: Representing and Understanding the World (2005)
  • मिट्टी का अनुराग (2007)