Johann Martin Stock

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Martin Stock (pro. ŝtok) estis saksa pentristo, desegnisto en Transilvanio naskita en Sibio en 1742 kaj mortinta en Sibio la 25-an de marto 1800.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johann Martin Stock studis en akademio de Vieno. En Pozsony li kreis gravuraĵojn al verko de Elek Horányi Memoria Hungarorum kaj desegnaĵojn al Ungarisches Magazin. De 1786 li laboris en Transilvanio kiel portretisto. Liaj verkoj grandparte estis konservitaj en la Biblioteko kaj Muzeo Bruckental de Sibio, kies li estis ankaŭ restarigisto.

Fonto[redakti | redakti fonton]