Elek Horányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elek Horányi
Elek Horányi
Elek Horányi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1736 (1736-02-15)
en Buda
Morto 11-an de septembro 1809 (1809-09-11) (73-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • instruistohistoriisto • romkatolika sacerdoto • bibliografiomonaĥo
vdr

Elek Horányi [horAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Horányi Elek Nepomuk János Ferenc József estis hungara piarista monaĥo, pastro, instruisto, enciklopediisto, bibliografo.

Elek Horányi[1] naskiĝis la  15-an de februaro 1736(nun 1736-02-15) en Budao (urbo), li mortis la 11-an de septembro 1809 en Pest (urbo).

Ĉefverko de Horányi

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek Horányi frekventis lernejojn en Prago (1747), Budao, Pozono, Kassa, Budao kaj Győr (1752). Li aliĝis al la piaristoj en Privigye en 1752, post 2 jaroj li studis filozofion en Pest, en 1755 li plene monaĥiĝis. Li studis teologion en Romo kaj li hejmenvenis en 1758, en la sekva jaro li pastriĝis. Li instruis en piaristaj lernejoj, sed en 1767 li ricevis sendevigon pri la instruoj kaj li oferis sian tempon verki leksikonojn. Li denove instruis en Pest ekde 1775 ĝis sia morto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sacrificium Laudis: Psalmo (1750)
  • Oratio pro arte Poetica (1762)
  • Selecta universae Philosophiae capita cum demonstrationibus... (1768)
  • Prodromus Hungariae Litteratae (1770)
  • Memoria Hungarorum et Provincialium scriptis editis notorum (lia ĉefverko, 3 volumoj, 1775–1777)
  • Franc. Forgachii de Ghymes… rerum Hungaricarum sui temporis Commentarii libris... (1788)
  • De Sacra Corona Hungariae et Regibus eadem redimitis Commentarius (1790)
  • Memoria Hungarorum Pars I. A-C. (1792)
  • Scriptores Piarum Scholarum liberaliumque artium magistri quorum ingenii monumenta exhibet (2 volumoj, 1808-1809)
  • Horányi Elek levelezése (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]