Izor Gebaur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Izor GEBAUR (1839-1916), katolika pastro, estis hungara volapukisto, ano de Kadem Volapuka. Li estis direktoro de la ĉefgimnazio en la urbo Pécs kaj en 1888 ricevis diplomon je mondolingvo-profesoro. Li verkis lernolibrojn de Volapuko kaj tradukis Volapuken la verkon La trezorejo de Karpatoj de Ferenc Kölcsey. En Volapuko li verkis Du mondmirakloj en Hungario, en kiu li priskribis la gutŝtonan groton ĉe Aggtelek kaj la glacigroton ĉe Dobŝina. Plurajn artikolojn li publikigis en la Volapuka revuo Zi vol lölik, eldonita en Vieno kaj Prago. Rezulto de tiu verkaro estis lia akademianeco de 1890 ĝis 1895.

En 1906 la jam 67 jara Izor Gebaur estis plebano en la vilaĝo Hercegfalva, kiam li informiĝis pri Esperanto kaj aliĝis al la movado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Volapük. Namapenäd pebüköl. Pécs, 1887. – Volapük. = A Pécs-Zircz-Ciszterczi Rend Pécsi Főgimnáziumának jelentése. Pécs, 1888. 1-60 p.1-60. – Világnyelv, volapük, Schleyer J.M. rendszere szerint. Nemzetközi kereskedelmi és társalgási, közlekedési nyelv. Tan- és olvasókönyv. Gyakorlatokkal és kulccsal. Pécs, 1888