La Vagabondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Vagabondo estis organo de Esperantista Vagabonda Klubo, fondita kaj redaktita de artistino Caroline Oxenford en Howe. Ĝi okupiĝis pri arto, muziko kaj literaturo.

Antaŭe ĝi nomiĝis La Vagabonda Monataĵo (januaro-marto 1908) kaj La Vagabondisto (aprilo-julio 1908), sed ekde septembro 1908 la nomo stabiliĝis al La Vagabondo. La unua mondmilito ĉesigis la klubon kaj samtempe la gazeton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

La Vagabondo: nomata de jan.-marto 1908: „La Vagabonda Monataĵo“, de apr.-julio 1908: „La Vagabondisto“ kaj de sept. 1908: LV. Ĝis fino 1913 ĝi estis aŭtografiita kaj dum 1914 presita. Ĝi ĉesis pro la Unua mondmilito. Redaktistino C. Oxenford en Hove. La Vagabondo estis la oficiala organo de la „Esperantista Vagabonda Klubo“, kiu estis internacia ligo de artistoj pri muziko, arto kaj literaturo. La Vagabondo enhavis multajn artajn desegnaĵojn, originalajn literaturaĵojn kaj eĉ muzikaĵojn. IV+16-48 p. 23x18. P. TARNOW