Monda Junulara Tago 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Signo por la MJT 2005
Ĝenerala vidaĵo de la placo antaŭ la katedralo
Pilgrimantoj antaŭ la Kolonja katedralo

La 20-aj Mondaj Junularaj Tagoj (MJT) 2005 okazis en Kolonjo, en Germanio, de la 16-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2005. Preskaŭ 400 000 partoprenantoj 16- ĝis 30-jaraĝuloj el pli ol 120 landoj partoprenis kune kun papo Benedikto la 16-a dum tiu semajno. Proksimume 600 episkopoj kaj kardinaloj akompanis ilin, samkiel 4000 ĵurnalistoj por raporti pri tiu evento.

La nova papo Benedikto la 16-a prezidis siajn unuajn MJT, kiuj cetere okazis en lia naskiĝlando. La rendevuo estis aranĝita de Johano-Paŭlo la 2-a dum la 17-aj MJT de Toronto en 2002. La temo de la MJT 2005 estis « Ni venis por adorkliniĝi al LI.» (Mateo 2,2).

Interreligie aparta simbola evento estis, kiam la papo vizitis la sinagogon de Kolonjon, unu el sep urbaj sinagogoj detruitaj dum la pogromoj de novembro 1938 kaj la sola malvenko de la nazia terora reĝimo restarigita: temis pri la entute unua vizito de papo en juda preĝejo de Germanio.