Bartolomeo Vanzetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolomeo Vanzetti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1888 (1888-06-11)
en Villafalletto
Morto 23-an de aŭgusto 1927 (1927-08-23) (39-jaraĝa)
en Charlestown
Mortokialo elektrokuto
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo politika aktivisto
vdr
Vanzetti (maldekstre) kun N. Sacco

Bartolomeo VANZETTI, naskita la 11-an de junio 1888 en Villafalletto (en la itala provinco Cuneo) estis fama anarkiisto ekzekutita kun Nicola Sacco je la 23-an de aŭgusto 1927 en urbo Charleston en Masaĉuseco.

Vanzetti en 1908 elmigris al Usono por plibonigi siajn vivkondiĉojn. Li konatiĝis kun anarkiistaj rondoj, kie li havis la karesnomon Tumlin. Tie li ankaŭ konatiĝis kun Sacco.

Vanzetti konatiĝis ĉefe pro tio, ke li estis akuzita kaj mortkondamnita sen konvinkaj pruviloj. Detalojn enhavas la artikolo pri la proceso de Sacco kaj Vanzetti.

Je sia mortokondamno Vanzetti faris faman paroladon, en kiu li interalie diris:

Mi eĉ ne al hundo aŭ serpento, al la plej malalta kaj malfeliĉa kreaĵo de la Tero – al neniu el ili mi dezirus tion, kion mi devis suferi pro aferoj, pri kiuj mi ne estas kulpa. Sed estas mia konvinko, ke mi suferis pro aferoj, pri kiuj mi ja estas kulpa. Mi suferas, ĉar mi estas radikalulo, kaj vere mi estas radikalulo; mi suferis, ĉar mi estis italo, kaj vere mi estas italo.

Inter la du kondamnitoj Vanzetti sendube estis la pli klera; li pli bone parolis la usonan lingvon kaj dum la finparolo en la proceso li parolis ankaŭ por sia kunulo ("mi estas pli bona babilanto"), kvankam li unue forgesis mencii lin. Tamen eble li estis trompita de la ĉarmo de Sacco; kiam en 1941 du anarkiismaj gvidantoj deklaris, ke "Sacco estis kulpa, sed Vanzetti ne", ne klariĝis, ĉu Vanzetti konsciis pri tio. Aliflanke multaj ankoraŭ kredas pri la senkulpeco de ambaŭ.


vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]