Nokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nokoj kun tomatosaŭco

Nokoj (itale: gnocchi [njoki]) estas itala pastospeco. La vorto gnocchi, pluralo de gnocco, signifas "bulon". Nokoj antaŭ ĉio ili estas konataj en la varianto el terpomoj; gnocchi di patate (terpomaj nokoj).

Nokoj el terpomoj[redakti | redakti fonton]

Terpomaj nokoj estas speco de ovalaj buletoj, faritaj el terpomoj kaj tritikofaruno. Ĝi estas tipa itala manĝaĵo. La terpomoj estas kuiritaj kaj pureigitaj, kaj poste kun iom da faruno kaj salo kneditaj kaj kuiritaj en etaj buletoj. La nokoj estas pretaj kiam ili ekflosas al la surfaco. Ili ofte estas surtabligataj kun saŭco el tomatoj aŭ el mola fromaĝo.

Nokoj el tritiko[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ekzistas speco de nokoj el tritiko. Ĉi tiuj nokoj estas pli malgrandaj kaj estas faritaj per la rulado de iom da pasto per la polekso sur krado. En Sardinio oni nomas ĉi tiujn nokojn tamen malloreddusgnocchetti sardi kaj ili estas faritaj plejofte kun safrano.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]