Phineas Gage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phineas Gage
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1823 (1823-07-09)
en Kantono Grafton
Morto 21-an de majo 1860 (1860-05-21) (36-jaraĝa)
en San-Francisko
Mortokialo epilepsia stato
Tombo Cypress Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo railroad construction foreman
vdr

Phineas P. GAGE (182321-an de majo 1860) laboris kiel labor-antaŭprepara dungito ĉe la usona fervoja kompanio ĉe Cavendish (Vermont) kaj suferis tie la 13-an de septembro 1848 gravan akcidenton. Li prembatis eksplodaĵon, kiu eksplodis kaj pafis ferstangon en/tra lian kranion. La ferstango longis 1,10 m, dikis 3 cm kaj estigis grandan vundan kanalon. La stango penetris sube de la maldekstra vanga osto kaj forlasis la kranion ĉe la supro. Dum kaj post la akcidento, Gage ne perdis konscion kaj eĉ poste kapablis paroli pri la akcidento. Li transvivis la akcidenton, la vundoj resaniĝis, li perdis nur la maldekstran okulon.

Komputilkreita desegno pri la ferstango en la kranio

La akcidento de Phineas P. Gage estas grava por la neŭrosciencaj esploroj: laŭ informoj de la kuracisto, Dr. John D. Harlow, Gage post kelkaj semajnoj reakiris siajn antaŭajn intelektajn lingvo- kaj mov-kapablojn.[mankas fonto] Ŝanĝiĝis nur – post iom da tempo – okulfrape lia persona kondutado. La pripensema, amika kaj kvieta Gage iĝis infaneca, impulsa kaj nefidebla homo.

Phineas Gage mortis la 21-an de majo 1860. Lin trafis post la akcidento epilepsiaj atakoj, post akra spasma atako li perdis la konscion kaj ne rekonsciiĝis post serio de la pluaj spasmoj.

Oni eltombigis liajn restaĵojn en 1867. La kranio – kun la ferstango – estas videbla nun en la Muzeo de Harvard Medical School. La kranion skanis en 1994 Hanna Damasio en universitato de Iowa kaj simulis cerbon, kiu povis situi en tiu kranio. Danke al la truoj en la kranio oni povas konstati, kiuj cerboareoj estis damaĝitaj per la stango.