Aktau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aktau
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 130000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 183 350  (2017) [+]
Loĝdenso 1 310 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 39′ N, 51° 9′ O (mapo)43.652551.1575Koordinatoj: 43° 39′ N, 51° 9′ O (mapo) [+]
Alto −8 m [+]
Areo 140 km² (14 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Aktau (Mangistau)
Aktau (Mangistau)
DEC
Aktau
Aktau
Situo de Aktau
Aktau (Kazaĥio)
Aktau (Kazaĥio)
DEC
Aktau
Aktau
Situo de Aktau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aktau [+]
vdr

Aktau (kazaĥe Ақтау, Aqtaw; ruse - nun Актау, pli frue - Шевченко) estas urbo en okcidenta Kazaĥio, ĉe la bordo de la Kaspia maro.

Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 183 350 loĝantoj sur areo de 140 000 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km². Ĝi estas konata kiel unu el la plej riĉaj kaj multekostaj urboj de Kazaĥio[1].

Rigardo je Aktau

La urbo estiĝis pro ĝia graveco por la nuklea industrio. Ĝi estis fermita urbo ekde la 1950-aj jaroj, sub nomo Ŝevĉenko.

La industria evoluo de la regiono florigis la urbon en la 1960-aj jaroj. Tie ekfunkciis en 1973 la unua industria kovreaktoro ("BN-350"), kiu servis produktadon de la plutonio. La produktita energio servis ĉefe por sensaligo de marakvo.

Oni ĉesigis la funkciadon de "BN-350" en februaro de 2001, graviĝis la naftoindustrio por la urbo kaj la regiono. Por la plua evoluo gravas plukonstruo, modernigo de la haveno.

La klimato de la urbo estas kontinenta kun relative malvarma vintro kaj varmega somero. La jara precipitaĵo estas nur ĉirkaŭ 150 mm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovjetlando, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Sovjetlando-vojaĝo en centra Azio : alilingvaj rajtoj : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)