Mohsen Namĝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohsen Namĝu
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1976 (1976-03-04) (48-jaraĝa)
en Torbate Ĝam
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo kantaŭtorokantoverkistokantistokomponistoaktoro
Verkoj Jabr-e Joghrafiyaei
Toranj
Oy
TTT
Retejo https://www.mohsennamjoo.com
vdr

Mohsen Namjoo (prononco Mohsen Namĝu, perse محسن نامجو), estas irana kantisto-kantoverkisto, muzikisto, setaro-ludisto kaj aŭtoro. Li naskiĝis en 1976 en Torbate Ĝam, urbeto en nordorienta Irano. Liaj kantotekstoj estas kombino de klasikaj persaj poemoj (Hafizo, Rumi aŭ Saadi), liaj propraj poemoj kaj nuntempaj poemoj. lia muziko kreas fuzion inter diversaj stiloj de tradicia irana al okcidenta blusmuziko kaj rokenrolo. "Akh" estis lia unua albumo kiu estis publikigita eksterlande. Depost 2009, Namjoo ne povas reveni al Irano post kiam li estis kondamnita al kvin jaroj en malliberejo pro la prilaborado de versoj el la Korano en unu el liaj kantoj. Inter liaj plej konataj kantoj estas Zolf kaj Toranj (Toranĝ). Liaj muziko kaj vortoj estas tre emociaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Namjoo naskiĝis en 1976 en Torbat-e Blok, Irano, kaj komencis lian muzikan trejnadon je la aĝo 12. Li studadis sub la gvidado de Nasrollah Nasehpoor ĝis la aĝo de 18.

En 1994 li estis akceptita por studadi teatron kaj muzikon en la Teherana universitato. Ĉe Tehrana Universitato li estis studento de Alireza Mashayekhi, Azin Movahed kaj aliaj mastroj. Namjoo ankaŭ studis iranan popolmuzikon sub la gvidado de Haj Ghorbane Soleimani (Haĝ Gorban Solejmani).

Ekde 2003 li komencis registri partojn de sia propra verkaro en Teherano.

Lia debutaĵo titolis Toranj (Toranĝ) kaj estis oficiale publikigita en Irano en septembro 2007, kun lia propra voĉo aperinta en la plimulto de liaj kunmetaĵoj.

La unua elfaro de Namjoo ekster Irano estis en januaro 2006 ĉe la Internacia Roterdama Filmofestivalo kie li ludis soloon. En oktobro de 2016, Namji ludis en Nederlando kun la nederlanda blovensemblo en serio de koncertoj titolitaj "Voĉoj de la Oriento"[1].

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ kunmetis muzikojn por filmoj. Li ludis rolon en la dokumentala filmo Sonoras de Silento (produktita de Amir Hamz kaj Marko Lazarz) kiu estis prezentita en internaciaj filmofestivaloj. Li ankaŭ aperis en rakonto-filmo nomita Malmultajn Kilogramojn de Datoj por la Funebro (produktita de Saman Salur), kiu montriĝis en diversaj filmofestivaloj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Moshen Namjoo kaj la nederlanda blovensemblo - Amsterdamo, 2016.
Moshen Namjoo kaj la nederlanda blovensemblo - Amsterdamo, 2016.
  • Toranĝ
  • Ĝabr-e Ĝografijai
  • Busehaj-e Bihude
  • Alaki
  • 13/8
  • Az Pust-e Narangi Madad
  • Sefr-e Ŝaĥsi
  • Avazhaji Az Ŝarg
  • Moalefej-e Ezlat
  • Bar Ĉellej-e Kaman
  • Soŭdaj-e Man
  • Motantan

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Nederlandse Blazers Ensemble, Mohsen Namjoo en Sahand Saheb-Divani, Persian Dutch Network | شبکه ایرانیان هلند, la 7-an de oktobro 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]