Karen Armstrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karen Armstrong
Persona informo
Karen Armstrong
Naskiĝo 14-an de novembro 1944 (1944-11-14) (79-jaraĝa)
en Worcestershire
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Sankta Anno vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto • universitata instruisto • islamologo • historiisto de religioj vd
Laborkampo religiosciencofilozofio • komparo inter religioj • etiko en religiokompatoOra regulo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karen ARMSTRONG (n. la 14-a de novembro 1944) estas brita aŭtoro de multaj verkoj pri la komparo de religioj. Ŝi unue estis rimarkita pro ŝia tre sukcesa verko A History of God ("Historio de Dio"). Ŝia verkaro estis tradukita al 45 lingvoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum sep jaroj inter 19621969 ŝi estis katolika monaĥino. Ŝi forlasis la ordenon en 1969 kaj iris studi[1] en Oxford. Ŝi instruis interalie ĉe la Leo Baeck College for the Study of Judaism. (Kolegio por studado de Judismo). Ŝi deklaras, ke "ĉiuj grandaj tradicioj diras la samon en plimalpli la sama maniero, spite de iliaj surfacaj malsamoj.... En ĉiuj estas komuna la emfazo sur la unuranga graveco de la kompato kiel esprimita per la ora regulo: Ne faru al aliaj, tion kion vi ne volas ke oni faru al vi".

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tongues of Fire: An Anthology of Religious and Poetic Experience. Editor. Harmondsworth, England: Viking Press. 1985. ISBN 978-0-670-80878-6.
  • The Gospel According to Woman: Christianity's Creation of the Sex War in the West. London: Pan Books. 1986. ISBN 978-0-330-29744-8.
  • Holy War: The Crusades and their Impact on Today's World. 1988. slam: A Short History. 2000.
  • The Battle for God: Fundamentalism in Judaism, Christianity and Islam. 2000.
  • Faith After 11 September. 2002.
  • Muhammad: A Prophet For Our Time. 2006.
  • Twelve Steps to a Compassionate Life. 2010. ISBN 978-0-307-59559-1.
  • A Letter to Pakistan. Oxford University Press. 2011. ISBN 978-0-19-906330-7.
  • Fields of Blood: Religion and the History of Violence. Bodley Head. 2014. ISBN 978-1-84792-186-4.[42]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Gajninte TED-Premion en 2008, ŝi iniciatis la Ĉarton por kompato.

Pri religio kaj kompato[redakti | redakti fonton]

Karen Armstrong opinias ke religio ne temas pri kredado de aferoj, sed pri tio kion vi faras. Ĝi estas etika alkemio. Relgio temas pri konduto en maniero, kiu ŝanĝas vin, kiu donas al vi sugestojn pri sankteco"[2]. Ŝi asertas ke religia fundamentismo estas ne nur respondo al, sed produkto de la nuntempa kulturo[3] kaj tial konkludas ke, "Ni urĝe bezonas igi kompaton klara, lumiga kaj dinamika forto en nia polarigita mondo. Enradikita en principa persistemo transcendi egoismon, kompato povas rompi politikajn, dogmajn, ideologiajn kaj religiajn limojn. Naskita el nia profunda interdependeco, kompato estas esenca al homaj rilatoj kaj al plenumita homaro. Ĝi estas la vojo al klerismo, kaj nemalhavebla al la kreado de justa ekonomio kaj paca tutmonda komunumo."[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]