Abatejo Fleury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Fleury
abatejo • religia komunumo [+]
Koordinatoj47° 48′ 34″ N, 2° 18′ 20″ O (mapo)47.80942.3056Koordinatoj: 47° 48′ 34″ N, 2° 18′ 20″ O (mapo)

Estiĝo651

Abatejo Fleury (Francio)
Abatejo Fleury (Francio)
DEC
Abatejo Fleury
Abatejo Fleury

Map
Abatejo Fleury

Vikimedia Komunejo:  Abbaye de Saint-Benoît-sur-Loire [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Preĝejo de Abatejo Fleury

Abatejo Fleury estas benediktana abatejo en Saint-Benoît-sur-Loire, Loiret, Francio. Ĝi estis inter la plej riĉaj kaj gravaj benediktanaj abatejoj de Eŭropo.

Ĝia moderna nomo estas Fleury-Saint-Benoît-sur-Loire, laŭ kredo ke ĝi enhavas la restaĵojn de Benedikto de Nursio.

La abatejo fondiĝis ĉirkaŭ 640. Ĉirkaŭ 930 okazis reformo de la monaĥa vivo, sub la influo de reformoj ĉe la Abatejo de Cluny. La franca reĝa familio subtenis Fleury, kaj monaĥo nomata Helgaud (m. ĉ.1068) estis kapelano de reĝo Roberto la 1-a (Francio), kies biografeton li verkis.

Dum la regado de Karolo la Granda estiĝis lernejo por junuloj de nobelaj familioj.

Fleury enhavis unu inter la plej gravaj bibliotekoj de la 10-a jarcento, kaj pro tio ĝi altiris klerulojn.

La normandoj disrabis la abatejon kaj en 1026 okazis katastrofa incendio. Sekvis rekonstruado. Hodiaŭ restas nur la preĝejo, kie estis entombigata Filipo la 1-a (Francio).

Hodiaŭ la abatejo enhavas pli ol 40 monaĥojn.