Sam Nujoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Nujoma
Sam Nujoma
Sam Nujoma
Persona informo
Samuel Daniel Shafiishuna Nujoma
Naskiĝo 12-an de majo 1929
en Namibio Ongandjera, Namibio
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Namibio vd
Alma mater Universitato de Namibio • Namibia University of Science and Technology vd
Partio SWAPO
Familio
Edz(in)o Kovambo Nujoma vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo vd
Dum 21-a de marto 199021-a de marto 2005
Antaŭulo Neniu
Sekvanto Hifikepunye Pohamba
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sam Daniel Shafiishuna NUJOMA (nask. 12-a de majo 1929 en Ongandjera, regiono Omusati) estis la ŝtatprezidento de la sendependa respubliko Namibio 1990-2005.

Post la fondiĝo de SWAPO (South West African People' s Organization) en 1960, Nujoma estis ties estro kaj gvidis la armitan insurekcion kontraŭ la apartisma Sudafrika fremda regado. La 1-an de aprilo 1989 efektiviĝis armistico inter SWAPO kaj Sudafriko kaj en novembro samjare okazis la balotoj por la konstitucifara asembleo, kiuj rezultigis absolutan plimulton por SWAPO.

Nujoma, estante SWAPO-ĉefo, estis unuanime deklarita prezidento de la juna ŝtato kaj la 21-an de marto 1990 UN-sekretario Cuéllar akceptis lian ĵuron kiel unua prezidento de la juna ŝtato. La unuaj laŭkonstituciaj balotoj okazis en 1994 kaj alportis al Nujoma kaj al SWAPO eĉ pli grandan majoritaton. Nujoma estis denove reelektita en 1999. En 2005 sekvis lin Hifikepunye Pohamba, ankaŭ ano de SWAPO.

Nujoma restis ĉefo de SWAPO ĝis 2007.