Militkortumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kampa milita kortumo de la Finna 15-a Brigado en julio de 1944.

Militkortumo estas la nomo de la institucio, kiu difinas punojn al Armeanoj, submetitaj al leĝoj de militjuro. Praktike ĉiuj armeoj en la mondo havas sistemon de militkortumo por okazoj de malrespekto al la disciplino, hierarkio aŭ militistaj reguloj. Ĝi estas uzata ankaŭ por juĝi malamikojn kaptitajn pro militkrimoj aŭ krimoj kontraŭ homeco.

La Ĝeneva Konvencio pri la rajtoj de militkaptitoj kaj pri reguloj, kiujn militantaj landoj devas submetiĝi, postulas, ke kaptitoj akuzitaj pr militkrimo estu submetitaj al la samaj proceduroj, kiujn la venkinta armeo uzas por siaj propraj militistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]