Geodezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodolito

Geodezio estas fako de la geofiziko, per kiu oni studas la formon kaj dimensiojn de la Tero. Tiamaniere povas aspekti respondo de sciencisto. Populare dirite geodeziistoj estas tiuj homoj, kiuj fabrikas mapojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en fora pasinteco homoj volis ekkoni grandecon de ilia domo, ĝardeno, kampo, vilaĝo, urbo, regiono, lando kaj tuta Tero. Tiel sinsekve estiĝis unue desegnitaj mapoj de konataj lokoj, pli poste eĉ la mezuritaj. Nuntempe oni povas renkonti mapojn en diversaj sferoj de homa agado. Kiam oni volas konstrui domon, fervojon, akvokondukilon aŭ tunelon, unue oni bezonas sufiĉe detalan mapon. Se plaĉas turismi piede, bicikle, aŭtomobile, oni bezonas mapon por trovi ĝustan vojon al la celo. Eĉ registaraj oficistoj bezonas mapojn de sia lando aŭ distrikto.

Unu el plej ŝatataj infanlibroj estis certe geografia atlaso, plena de belaj, koloraj mapoj. Ĝi forportis al nekonataj landoj, kie vivis herooj de ĵus legataj aventuremaj libroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sed oni revenu al nocio "geodezio". Ĝi dividiĝas al tnm. "geodezio ebenaĵa aŭ praktika", kiu solvas kutimajn detalajn postulojn en ebeno, kaj "geodezio supera", kiu solvas taskojn sur globo (sfero) aŭ elipsoido. Ĝusta solvado de ĉi tiuj taskoj baziĝas sur perfekta scio de matematiko kaj ekvilibriga kalkulado. Problemon, kiel ĝuste desegni mapon de kurbigita tera surfaco al ebeno, solvas matematika projekciado. Kaj fine problemojn de kvalitaj koloroj kaj bona legebleco solvas kartografio. Dum terena mezurado oni kutime dividas terenon al unuopaj punktoj, kiuj formas kadron de estonta mapo.

Baza geodezia tasko estas difini reciprokan pozicion de unuopaj punktoj de tera surfaco. Temas pri spaca tasko, ĉar la punktoj ne troviĝas en ebeno, sed sur la malebena tera surfaco. Tial por difini la pozicion oni bezonas tri spacajn koordinatojn. Por simpligi la taskon oni evoluigis unue pozician mezuradon, kiu estas ĝis nun praktikata en katastro. Supermaran alton oni difinis per nivelado. Tio estas simpla metodo por kompari altecon de proksimaj punktoj. Oni ofte vidas termezuriston kun mezurlato. Hodiaŭ oni evoluigis sufiĉe precizan metodon de samtempa mezurado de situo kaj alto per elektrooptika distancmezurilo. Ĝi grave simpligis kaj plirapidigis terenajn mezuradojn. Aperis ankaŭ metodo de mezurado laŭ artsatelitoj (GPS).

Organizoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]