Kliko (mekaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dentrado kun kliko
La kliko a permesas, ke la dentorado b turniĝu maldekstren, kaj preventas, ke ĝi turniĝu dekstren

Kliko estas precipa elemento de meĥanismo, kiu permesas, ke sistemo iru en ian sencumon, sed preventas, ke la sistemo iru al la kontraŭa sencumo.

Ĝia nomo devenas de la onomatopeo klik (bruo de etaj metalaj pecoj interfrapantaj).

Oni trovas klikojn en tre multenombraj maŝinoj, iloj, ludiloj. Ekzemple, en horloĝo aŭ mekanika ludilo, kliko lasas akson turniĝi, kiam oni streĉas risorton (turnante butonon, ŝlosilon), sed blokas, kiam oni ĉesas la turnadon.

Iuj modernaj ŝraŭbturniloj (aŭ similaj iloj) enhavas klikon. Tiel ili kuntrenas la ŝraŭbonŝraŭbingon en unu sencumo kaj ne kuntrenas ĝin en la alia.

Plej konata kliko estas tiu, de la "libera rado" de biciklo, kiu permesas, ke la rado libere turniĝu, sed blokas, kiam oni streĉas la ĉenon.