Ekskrementa cisterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekskrementa cisterno kaj dreniloj

Ekskrementa cisterno estas granda akvujo por kolekti uzitajn akvojn el necesejo. Ĝi estas unu el la elementoj de nekolektiva salubriga instalaĵo.

Ĝi ricevas aŭ nur la necesejajn akvojn aŭ kune la necesejajn akvojn kaj la kuirejakvojn. Tiukaze, la preferata nomo estas cisterno por uzataj akvoj (fr:fosse toutes eaux). La pluvakvoj ne estas enlasigeblaj en ĝi ambaŭkaze.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Ekskrementa cisterno

Tiu ujego celas dekanti la solidajn materiojn kaj likvigi ilin per fermentado danke al la ago de malaerobiaj bakterioj nature vivantaj en la elfluaĵoj. Tiu laboro necesigas plursemajnan ĝis plurmonata restadon de la ekskrementoj kaj kuirej-ruboj, la kapacito de la cisterno devas esti kalkulata laŭbezone.

La utila volumeno de la cisternoj por uzataj akvoj devas egali almenaŭ 3 m³ por loĝejoj ĝis 5 ĉefaj ĉambroj (nombro da dormoĉambroj + 2) kaj devas esti pligrandigita per almenaŭ 1 m³ por plia ĉambro. Por ekskrementaj cisternoj, la minimuma volumeno estas 1,5 m³ por loĝejoj ĝis 5 ĉefaj ĉambroj kaj devas esti pligrandigita per almenaŭ 0,5 m³ por plia ĉambro.

Ekskrementaj cisternoj komence estis faritaj por ricevi nur la necesejajn akvojn, pro tio oni devas aldoni sengrasigujon se oni volas transformi ilin en cisterno por uzataj akvoj, ĉar ili ne estas ekipitaj por prilabori la grasajn akvojn. La volumeno de tiu sengrasigujo devas esti almenaŭ je 200 litroj, se ĝi ricevas nur la kuirejajn akvojn kaj je 500 litroj se ĝi ricevas ankaŭ la banĉambrajn akvojn. La cisterno, diference, disponas pri sifonforma septo por la sengrasigo.

Se la cisterno por uzitaj akvoj estas tro malproksima de la loĝejo (pli ol 10 m) estas rekomendite instali sengrasujon, iom post la rigardilo al la kolektado de la uzitaj akvoj. Tio celas eviti la riskon de tubŝtopiĝo per grasoj.

Ekskrementa cisterno plenumas nur la antaŭprilaboron ; nur 30% de la karbona poluado estas detruita. La vera prilaboro estas plej ofte farata de la grundo, per maldrenreto. Tio eblas nur se la grundaj karakterizaĵoj estas adekvataj: sufiĉe lika sed ne tro por eviti tro rapidan fluon al la subgrunda akvotavolo.

Alikaze, oni devas krei sablajn masivojn kaze de nesufiĉa likeco aŭ filtrajn altebenaĵojn kaze de tro proksima subgrunda akvotavolo. En malfacilaj kazoj, necesas instali pli kompleksajn sistemojn (bakteriaj filtriloj por ekzemplo), kiuj fakte estas malgrandaj purigstacioj.

La rekta ĵeto de la akvoj elirantaj el la cisterno por uzitaj akvoj en puton estas kompreneble absolute malrekomendinda kaj en multaj ŝtatoj malpermesita pro la poluado. Sed ankaŭ la ĵeto al kloako (artiklo L. 1331-5 de la kodo pri publika sano en Francio), ĉar la fermentado jam komencis, kaj sekve ĝi rapide etendiĝus al la tuta salubriga sistemo (odoroj, korodo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]