Jack McQuesten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leroy Napoleon McQuesten

Jack McQuesten
Persona informo
Naskiĝo 1836
en Litchfield, Nov-Hampŝiro, Usono
Morto 1909
en Kalifornio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Leroy Napoleon MCQUESTEN konata kiel Jack McQuesten (naskiĝis en 1836 en Litchfield, Nov-Hampŝiro; mortis en 1909) estis pioniro en Alasko kaj Jukonio, kie li iĝis konata kiel esploristo kaj komercisto, nomita La patro de Alasko.

Li naskiĝis en Litchfield, Nov-Hampŝiro en 1836. En 1874, McQuesten kreis la komercejon Fort Reliance, ses mejlojn for de tio, kio estos poste Dawson. En 1879 McQuesten estis dungita de la Kompanio de la Hudsona Golfo por estri ilian komercejon. En 1893 li fondis la komunumon Circle City, Alasko.

McQuesten estis unu el la unuaj blankuloj, kiu edziĝis al indiĝena atabaskino. Ŝia nomo estis Satejdenalno, sed ŝi poste estis konata sub la nomo Katherine James McQuesten (1860-1921).

Alfluanto de la Jukono estis nomata laŭ li McQuesten. Ankaŭ Yukon Jack (Jukona Jack), kanada alkoholaĵo surbaze de viskio kaj miellikvoro estis nomita laŭ McQuesten.